Francisko la 1-a de la Du Sicilioj (naskiĝis en Napolo, 14-an de aŭgusto 1777 - mortis en Napolo, la 8-an de novembro 1830) estis la Reĝo de la Du Sicilioj en la jaroj inter 1825 kaj 1830. Li estis la patro de Maria Kristina Burbono. Francisko naskiĝis en Napolo, kiel filo de Ferdinando la 1-a de la Du Sicilioj kaj lia edzino la Granda Dukino Maria Karolina de Aŭstrio. Li ankaŭ estis nevo de Marie-Antoinette kaj Ludoviko la 16-a, la lastaj gereĝoj francaj antaŭ la unua Franca Respubliko.
Ĉe la morto de sia frato Karlo, Duko de Kalabrio, Francisko supreniris al la trono kaj ricevis la titolon Duko de Kalabrio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search